|
PacŝipoKio estas Pacŝipo? |
|
|
|
Pacŝipo estas bazita en Japanujo. Ĝi estas internacia, neregistara
organizaĵo neporprofita kaj laboranta por igi antaŭen pacon, homajn rajtojn, ekvilibritan kaj
daŭran evoluadon de respekto al la naturmedio.
|
||
VojaĝojPacŝipo kutime organizas tri tutmondajn vojaĝojn kaj
unu mallongan azian vojaĝon ĉiujare. La trimonatdaŭrajn vojaĝojn
tutmondajn partoprenas kutime proksimume 800 pasaĝeroj vizitante inter 15 kaj 20
landojn. |
||
La nuna vojaĝo
Foriro el Tokio la 22an de oktobro 2004 kaj reveno al Japanujo la 30an de
januaro 2005. La 47a pacvojaĝo de Pacŝipo cirkaŭiros la terglobon okcidenten,
ŝipveturante cirkaŭ Kaboj Bonespera kaj Horna.
|
|
|
|
|
||
Estontaj vojaĝoj
La 48a vojaĝo de Pacŝipo foriros el Tokio la 2an de februaro kaj revenos la
1an de majo 2005.
|
|
|
|
|
||
La vivo enŝipaPacŝipo kun siaj proksimume 50 gastinstruistoj el preskaŭ ĉiuj landoj organizas multajn aktivecojn edukajn al siaj pasaĝeroj, inkluzive pacedukadon, kunsidojn kaj paroladojn, lingvoinstruadon kaj programojn kulturajn. La temoj de tiuj aktivecoj ligas la laboron de Pacŝipo al modernaj problemoj en la landoj vizitataj. Krome, ĉiuj partoprenantaj vojaĝantoj rajtas kontribui al la programoj. Tial ĉiutage okazas pli ol 100 eventoj kaj aktivecoj, ekde spertulaj prelegoj pri tutmondaj problemoj ĝis danclecionoj, de lecionoj pri la araba lingvo, tra muzikado kaj dokumentfilmmontrado, ĝis piedpilkludado sur la ferdeko. Utiligante ĉiun milimetron da spaco en la ŝipo, ĉiun talenteron de ĉiu gasto, partoprenantoj kaj aliaj ŝipanoj, Pacŝipo kreas specialan atmosferon en kiu oni povas vivi, lerni kaj pozitive interagi. |
||
|
|
||
Aktivadoj enhavenajPacŝipo meze vizitas 15 havenojn dum ĉiu tutgloba vojaĝo. Dum la vizitoj, kiuj plej ofte daŭras unu ĝis tri tagojn, oni utiligas diversajn manierojn, per kiuj plej bone eblas demonstri la deziron helpi krei pacon en la tuta mondo. Ĝuste la haveno estas la loko, kie eblas trovi kontaktojn, geamikojn el ĉiuj niveloj de la socio, kiuj helpas progresigi solidarecon. La aktivadoj estas organizataj komune kun la kunlaborantaj organizaĵoj de la Pacŝipo en ĉiu haveno, cele al solvo de iliaj specifaj bezonoj, samtempe tiuj aktivadoj montriĝas esti bonegaj motiviloj por la tuta ŝipanaro. |
||
|
|
||
Programoj interŝanĝaj: konstruante amikecon inter ordinaraj homojLa interŝanĝaj programoj kunigas la ŝipanaron kaj lokanaron por ke ili partoprenu en aktivadoj komunaj samtempe superante la lingvobarojn kaj kulturajn malsamecojn. Kune dancante, sportante kaj reciproke lernante unu de la alia, la partoprenantoj rekonos unu la alian kiel homojn, interamikiĝante kun aliaj naci- kaj kulturanoj, ĉar tio estas unu el la kondiĉoj por tutgloba paco kaj ties daŭro. |
||
|
|
||
Studprogramoj: kompreni lokajn realaĵojnPor progresi al daŭra paco necesas rekoni la malsamecon, kompleksecon kaj interdependecon de nia mondo. La veraj problemoj de la ordinaraj homoj estas plej ofte nekonataj aŭ ignorataj de la cetera mondo. Vivante meze de tiaj problemoj oni sendube rapide lernas ke ili vere ekzistas kaj konscias pri la neceso kompreni ilin kaj trovi vojojn por ilia solvo. Studprogramoj estas organizataj por prilumi konkretajn problemojn kaj por konatiĝi kun lokaj alternativoj. Tiel oni lernas kiel pensadi tutmonde. Espereble, tia konsciiĝo de tiuj kiuj partoprenas en la proponitaj aktivadoj, helpos al ili pli lerte agi por pozitiva ŝanĝo en la mondo. |
||
|
|
||
Subtenante unu la alian: daŭropovaj varojVizitante havenon Pacŝipo kelkfoje liveras varojn kiel komputiloj, lerniloj kaj bicikloj kolektitaj de japanaj volontuloj. Tiuj kontribuaĵoj spegulas la verajn bezonojn de la vizitatoj laŭ konsiloj de la lokaj kunlaborantoj de la Pacŝipo. La ŝipanoj persone liveras la varojn al la komunumo i.a. por certigi amikecon daŭran. Tiun laboron kunordigas la projekt-teamo de la Pacŝipo: "Unuiĝinta Alianco de Popoloj". |
||
|
|
||
Komunaj Alvokoj: lokaj subtenkampanjojPacŝipo celas helpi la subtenlaboron de siaj lokaj kunlaborantoj en la konsciigo pri solvendaj problemoj je lokaj, naciaj kaj internaciaj niveloj. Oni organizas demonstradojn surstratajn kaj ankaŭ antaŭambasadorejajn, aŭ altiras la atenton pri iu problemo organizante studprogramojn kaj simpoziojn. Ofte kiam alvenas Pacŝipo, la kunlaborantaj lokaj organizaĵoj utiligas tion persvadante la lokan gazetaron publikigi iliajn specifajn problemojn. Tre ofte la ŝipo funkcias kiel gazetarkonferencejo. |
||
|
|
||
Turismo socie kaj medie respondecaPacŝipo strebas organizi la vojaĝojn tiumaniere, ke tiuj alportu pozitivajn spertojn ankaŭ al la surlokaj personoj kaj komunumoj, kiel ankaŭ por krei pli signifoplenan vojaĝadon edukan bazitan sur travivaĵoj interhomaj. Pacŝipo celas daŭre esplori novajn eblojn kiuj helpos pli juste profitigi la kunlaborantajn NROjn kaj aliajn kunlaborantojn de la enspezoj de la vojaĝoj. Same, oni deziras kontribui al projektoj de daŭra evoluo, al projektoj mediprotektaj. |
||
|
|
www.kontakto.info estas listigita en la svisa portalo: www.kouik.ch. Klaku chi tien por helpi nin diskonigi Esperanton! Dankon! |